Esperanto sub la Suda Kruco : Januaro-Februaro 1995 : Reala vivo

Daŭrigo de “Kreskodoloroj” en nia maja (1994) numero:

La decido de Orbuklojo forlasi sian profesion ne plaĉis al Joĉjo. Lia laboro ankaŭ danĝeriĝis. Fakte, li estis nun tiel maltrankviliĝanta ke li decidis riski ĉion per unu ĵeto.

Orbuklojo, ĝenita pro lia maltrankvileco, tute ne dormis. Ŝi ne estis surprizita kiam ŝi aŭdis lin revenantan frue. Enirante rapide la domon, li trudis amason da plumoj en ŝiajn brakojn kaj kuris cele al la laborilejo.

“Kion mi faru pri ĉi tiu kokido?” ekkriis Orbuklojo, kies edukado ne ekipis ŝin manipuli vivantan ovarujon.

La plumoj siblis.

“Joĉjo!” Orbuklojo lamentis. “Bonvolu reveni!”

La plumoj pinĉis ŝiajn manojn. Ŝi forĵetis la faskon al la planko. Longa kolo leviĝis de ĝi kaj granda birdo anserpaŝis al ŝi, laŭte minacante.

Orbuklojo, jam sur la tablo, aŭdis hakantan sonon, sekvitan de frakaso kiu klakigis la pladojn enŝrankajn. La eĥoj velkis en misteran silenton.

Finfine Joĉjo reaperis, purigis sian hakilon apud la puto. Li alvenis la pordon.

Orbuklojo ankoraŭ estis sur la tablo. La birdo staris proksime, aspektante tre kolerema. Ĝi sturmis Joĉjon kiam li envenis, sibladante, grakadante kaj klapante mallertajn flugilojn.

Sed ankaŭ Joĉjo estis kolerema. Li ekkaptis la longan kolon kaj ĝin apartigis per unu hakilfrapo.

“Kaj vi ankaŭ!” li resiblis.

Post unu momento li lasis fali la hakilon kaj peze sidiĝis.

“Ho, mia Dio,” li ĝemis, kapskuante. “Nun mi ja faris ĝin.” Orbuklojo malsupreniris tre singarde. “Kion vi faris?” ŝi flustris.

“Mi mortigis la merdan anseron kiu demetis la orajn merdajn ovojn,” respondis li malhele.

Ŝi tordis la manojn. Ŝia edukiĝo ne estis ekipinta ŝin trakti tian krizon.

“Vi devos trovi alian okupon,” ŝi diris al li. “Mi malsatas kaj ne estas io ajn manĝebla en la domo.”

“Do kuiru la merdan anseron!” li mordminacis. Ŝia bela buŝeto ekmalfermiĝis. Ŝi protestis. “Vi scias ke mi ne povas tuŝi mortintan manĝaĵon.”

Joĉjo rigardis ŝin kvazaŭ vidante ŝin unuafoje. Li ekstaris kaj rektigis la

ŝultrojn. Poste li eliris, portante la birdon. Ŝi ne plu vidis ĝin kaj ili neniam menciis ĝin.

[Fino en posta numero. ❏]

[ Esperanto sub la Suda Kruco ]
[ antaŭa paĝo | sekva paĝo ]