|

Estas emfazate en nia reklamado pri Esperanto ke nia celo ne estas establi unusolan lingvon en la mondo, sed duan lingvon, t.e. “helplingvon” por utiligado apud la jamaj naciaj lingvoj. Sed ĉu tiu ja devas esti nia celo? Mi kredas ke ĝi estas nek plenumigebla, nek ĝi estu nia fina celo.
Pensu: vi vojaĝas al alia lando. Kie kaj kiel unue ekaperas la lingva problemo por vi? Nu, tuj trafas vin du eventoj: vi aŭdas voĉojn parolantajn aŭ anoncantajn; kaj vi vidas afiŝojn kaj aliajn skribitajn indikilojn. En kiu lingvo? Nu, kutime en pluraj lingvoj vi aŭdas la publikajn anoncojn en la internacia flughaveno, kaj la indikiloj estas skribitaj en almenaŭ du lingvoj. Se vi iras al fervojstacio? Nu, dependas… En internacia fervojstacio, verŝajne en pluraj lingvoj, same kiel en internacia flughaveno. En ordinara fervojstacio, kiel en ordinara (neinternacia) flughaveno, nur en unu lingvo—la oficiala nacia lingvo. Kiu vizitis Aŭstralion, Usonon, Ĉinion, Rusion, Brazilon, aŭ alian grandan landon, precipe neokcidenteŭropan, tiu spertis ke plejofte la unulingvaj ejoj estas renkontataj, kaj la plurlingvaj malofte aŭ eĉ (en Aŭstralio kaj Usono!) neniam.
Vi veturas en ordinara tramo aŭ en aŭtobuso. La kondukisto ekanoncas ion. En kiom da lingvoj? Nu, nur unu. Se vi ne komprenas tiun lingvon, ja povas esti ke vi vidas ke ĉiuj pasaĝeroj ekdisiradas—kial kaj kien? Neniu klopodas ekspliki al vi, la fremdlingvulo. Se vi demandas al iu kunpasaĝero, preskaŭ neeviteble tiu ne komprenas. Kaj ju pli oni aŭtomatigas la veturilsistemon, des pli mankas eksplikantoj. Ĉu neverŝajna okazo? Ne. Mi mem spertis ĝin.
Nu, vi diras: jen la problemo, kaj la solvo estas ke ĉiu ankaŭ parolu duan lingvon. Sed ĉu tio estas realisma celo? Ĉu ĉiu kapablas lerni paroli egalbone du lingvojn? Aŭ eĉ plene igi sin komprenata en du lingvoj? Aŭ ĉu povas nur malgranda lingva elito? Multaj tre inteligentaj personoj ne kapablas. Kaj preskaŭ neniu kapablas egalbone paroli du lingvojn. Eĉ kiam Esperanto estas la dua el tiuj du lingvoj.
Kiom da Esperantistoj vi renkontis, kiuj kapablas egalbone paroli Esperanton kaj la “stratlingvon”? (“Stratlingvo” = la ĉiutaga, kutima lingvo parolata de la socio en kiu radikiĝis la parolanto.) Mi kredas ke vi konas neniom. Eĉ la “denaskaj esperantistoj” ne kapablas, pro multaj faktoroj. Plejparte ĉar preskaŭ ĉio eksterhejma estas konata de ili nur en nacia/etna lingvo. Tio ne ŝanĝiĝos se iam ekzistos ĉieuzata dua lingvo. Kontraŭe, nur se oni egale spertas la ĉiutagan vivon eksterhejman kiel enhejman en sama lingvo, nur tiam oni povas plenkapable uzi tiun lingvon. Kaj laŭ la principoj de dulingvismo, tiu stato nek estas celo nek povos ekzisti.
Atentu! Mi ne parolas pri ĉu oni faras erarojn parolante Esperanton. Ĉiu homo faras multajn parolerarojn, negrave kiun lingvon ŝ/li parolas. Tia estas la homa naturo (kaj kiu deziras ke oni parolu kaj skribu kiel roboto?). Se Esperantisto faras nur egalan kvanton da eraroj Esperante kiel en la propra lingvo, ni rajtas nomi ŝ/lin “plenkapabla parolanto”. Tute prave. Kaj ne gravas ĉu temas pri unusola lingvo de la mondo, “helplingvo” aŭ—la aktuala situacio—nur unu lingveto inter multegaj.
Estas interese demandi—kaj ŝajne neniu zorge kaj science ekzamenis la demandon—ĉu sincera lernanto de Esperanto lernus paroli Esperanton pli bone ol nacian lingvon, se ni ne atentas la kvanton da lerntempo necesa? Zamenhof proklamis ke jes, kaj ni senescepte ripetas lian proklamon, kvankam sen pruvo. Verŝajnas ke li pravis, sed mi volonte vidus pruvon. Kio estas ĝis nun demonstrita estas nur ke parta lernado de Esperanto ŝajne progresas pli rapide ol parta lernado de “natura” lingvo. Estas preskaŭ certe ke se la mondo havus nur unu lingvon, ne gravus ĉu tiu lingvo estus Esperanto aŭ la angla aŭ la ĉina aŭ alia. Neniu lingvo superas alian se oni ĝin uzas dum la tuta vivo kiel sian solan lingvon.
Estas neverŝajne ke nia mondo iam havos nur unu lingvon—mi pesimismas pri tio. La mondo neniam utopios tiom ke vere mankos militado, sed tio ne signifas ke ni ne celu senmilitan mondon, nur ke ni ne iluzie kredu ke ni vidos ĝian efektiviĝon. Simile, por plena interkompreniĝo de la tuta homaro dezirindas ke la mondo havu nur unu lingvon kaj miaopinie ni celu tion, kvankam ĝi eble neniam okazos.
Ankaŭ estas vere ke dua-, help-, lingvo estas dezirinda kvankam ĝi ne solvus la lingvoproblemon. Eĉ iometo da malgrandigo de la lingva kaoso estas dezirinda. Ni devas kontentiĝi per malpli utopiaj esperoj: ke Esperanto pli- faciligas interkomprenon, kvankam ĝi ne certigas ĝin.
Ĉu ni timu la efektiviĝon de unu sola lingvo por la mondo, ne nur de help- aŭ dua-lingvo? Ĉu tio tro unuformigus nin? Ĉu ĝi nuligus kulturan diversecon?
Ĉu estas vere ke lingvo spegulas kulturon? Kvankam estas nuntempe tre populare, deklari ke el la lingvo fontas kulturo, ke la lingvo kiun ni uzas direktas nian pensmanieron, mi kredas ke tio estas grava misanalizo de la homa psiko.
Lingvo peras kulturon, sed ĝi ne kreas nek efektivigas kulturon. Lingvoj peras la kulturon de siaj uzantoj. Similigas la kulturojn de la mondo ne lingvoj sed imitemo. Lingvoj en si mem estas kulture neŭtralaj. Ni esprimas niajn kulturajn unikecojn pere de niaj lingvoj, sed tiuj samaj lingvoj povas tutegale facile esprimi aliajn kulturajn unikecojn.
Ĉefe erara supozo estas ke nia pensado okazas perlingve. Ni esprimas niajn pensojn perlingve, sed la pensado mem okazas pli frue kaj pli fundamente ol la transmeto en lingvan formon. Tio kaŭzas ke ni nekomplete esprimas niajn pensojn al aliaj personoj. Sed ne ke niaj pensoj mem estas limigitaj. Kaj ni ja esprimas niajn pensojn ne nur perlingve, sed ankaŭ pergeste, pertone, perbilde, perage.
❏