Esperanto sub la Suda Kruco : Januaro-Februaro 1995 : Beletra kvizo pri kvin virinoj en verdaj vestoj

Tiu ĉi kvizo konsistas el kvin vort-portretoj de virinoj. Ili ne estas esperantistinoj, sed ili estas bone konataj al legemuloj en Esperantujo. Kiom da ili vi povas senvualigi surbaze de la priskriboj en la sekvaj citaĵoj?

1. “La knabino je la unua rigardo ne faris je Pentroniu grandan impreson. Ŝi ŝajnis al li tro maldika. Sed de la momento, kiam li rigardis ŝin pli proksime en la triclinium, li ekpensis, ke tamen tiel povas aspekti Aŭroro—kaj, kiel spertulo, li ekkomprenis, ke estas en ŝi io eksterordinara. Ĉion li rimarkis kaj ĉion li taksis: la vizaĝon rozkoloran kaj klaran, kaj la freŝan buŝon, kvazaŭ pretan al kiso, kaj la okulojn, bluajn kiel mara lazuro, kaj la alabastran blankecon de la frunto, kaj la abundon de la malhelaj haroj, trabrilantaj sur bukloj la koloro de sukceno aŭ de korinta kupro—kaj la facilan kolon, kaj la “dian” deklivon de la ŝultroj, kaj la tutan figuron flekseman, gracian, junan per la juneco de majo kaj de ĵus-ekflorintaj floroj. Vekiĝis en li artisto kaj adoranto de belo, kiu eksentis, ke sub statuo de tiu ĉi knabino oni povus subskribi ‘printempo’.”

2. “La sekvantan tagon, iom antaŭ la reveno de la ĉasistoj, kiam fraŭlino Lydia, post promenado sur la marbordo, reiris al la gastejo kun sia ĉambristino, ŝi rimarkis nigrevestitan junan virinon, rajdantan sur malgranda sed vigla ĉevaleto, kiu eniris la urbon. Post ŝi sekvis, sur alia ĉevalo, kamparano kun jako el bruna drapo, truita ĉe la kubuto, kun ledobotelo ŝultrozone, kaj pistolo en sia zono; en sia mano li tenis pafilon, kies kolbo kuŝis en ledopoŝo firmligita al la selligno; mallongvorte, li estis kostumita tute kiel melodrama bandito, aŭ korsika burĝulo dumvojaĝe. La rimarkinda beleco de la virino altiris la atenton de fraŭlino Lydia. Ŝi aspektis proksimume dudekjara. Ŝi estis granda, blanka, kun malhelbluaj okuloj, roza buŝo, emajlaj dentoj. En ŝia mieno estis legeblaj kune fiereco, maltrankvilo, malĝojo. Surkape ŝi portis tiun vualon el nigra silko nomata mezzaro, kiun la Ĝenovanoj enkondukis en Korsikon, kaj kiu tiel bone konvenas virinojn. Longaj plektaĵoj de kaŝtankoloraj haroj kuŝis kvazaŭ turbano ĉirkaŭ ŝia kapo. Ŝia kostumo estis pura sed plej simpla.”

3. “Eksciinte, ke la sinjoro vokas ŝin, F— forte ektimis, ŝi iris tamen kun la patrino, Nikolao Petroviĉ kondukis ŝin al la fenestro kaj prenis ŝian kapon per ambaŭ manoj. Esplorante bone ŝian okulon, ruĝan de la inflamo, li ordonis fari kompresojn, kaj mem preparis la medikamenton, kaj disŝirante en pecojn sian naztukon, montris, kiel oni devas meti ilin. F— atente aŭskultis lin kaj kiam li finis, ŝi volis foriri. “Kisu la manon de la sinjoro, malsaĝa infano!”—diris al ŝi Arina. Nikolao Petroviĉ ne donis al ŝi la manon, kaj konfuzita mem kisis ŝian klinitan kapon je la hardisigo. La okulo de F— baldaŭ resaniĝis, sed la impreso, farita de ŝi je Nikolao Petroviĉ, malaperis ne baldaŭ. Li senĉese vidis spirite ĉi tiun puran, delikatan, time levitan vizaĝon; li sentis sub siaj manoj ŝiajn molajn harojn, vidis ŝiajn senpekajn lipojn malfermetitajn, de post kiuj brilis en la radioj de l’suno ŝiaj malsekaj, perlaj dentoj. Li komencis tre atente rigardi ŝin en la preĝejo, penis plej ofte ekparoli kun ŝi.”

4. “Tia, kia [li] nun vidis ŝin, veturanta hejmen de karbotransportado en la arbaro, kun fulgaj manoj kaj argila pipo en la buŝo, vestita per mallonga, sensubŝtofa ŝafpelto kaj strikolora, hejmteksita lanjupo, kun krudaj ŝuoj sur la piedoj kaj tranĉilingo ĉe la brusto, kun grizaj haroj, starantaj supren super maljuna, bela vizaĝo, tia ŝi milfoje aperis al li en la priskriboj[…]

[…]Severa kaj taŭga sinjorino ŝi estas […] Ŝi portas unu kaj duonan hektolitron da sekalo sur siaj larĝaj ŝultroj. Ŝi akompanas la ferŝtonan transporton de la mineja regiono sur la longa vojo al Ekeby. Kiel transportisto ŝi dormas sur fojneja planko kun sako sub la kapo. En la vintro ŝi povas gardi karbigstakon, en la somero akompani flostrunkaron suden sur Löven. Aplomba sinjorino ŝi estas. Ŝi blasfemas kiel stratknabo kaj kiel reĝo regas sep uzinojn kaj la bienojn de la najbaroj, regas sian propran paroĥon kaj la najbarajn, jes, la tutan belan Vermlandon.”

5. “Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton, pendis tamen velke, donante al la fingro de la virino la eksteraĵon de granda malĝojo kaj sufero. […]

[…] Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato, ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝinta fajrejo kaj meditis. Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke da profundaj sulkoj, la okuloj pleniĝis de larmoj, la brusto leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. Sed post iom da tempo ŝi ekskuis la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj timoj, kiuj ŝin sieĝis, rektigis la talion kaj diris mallaŭte:

— Nova vivo! […]

[…] Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon, posedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion, el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur malalta ligna seĝeto antaŭ la ard- antaj karboj de la kameno. Ŝiaj okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. […]

(Rim.: Neniuj modifoj estis faritaj en la lingvouzo de la tradukintoj.)


[Respondoj troviĝas sur paĝo 26.]

[ Esperanto sub la Suda Kruco ]
[ antaŭa paĝo | sekva paĝo ]