|

Mi ĵus relegis tre interesan artikolon pri Hector Hodler, kiun verkis la konata verkisto kaj historiisto Doktoro Ulrich Lins (Esperanto, dec. 1988, p.205-7), kaj aparte trafis min la klareco de lia lingva stilo. Tre rapide kaj facile mi legis ĉi tiun artikolon kaj mi citas sube mallongan specimenon:
En februaro 1903 Privat venis en la klason kaj montris al Hodler gramatikon de Esperanto, ricevitan de la patro. “Bonan tagon,” li diris al Hector, kredante lin surprizi per vortoj en nekonata lingvo. “Saluton!” tiu respondis Esperante, kun brilo en la okuloj. “Ankaŭ mi eklernas, ĉar mi trovis lernolibron inter paperaĉoj.”
Post tri semajnoj la amikoj jam flue interparolis. Ili fondis klubon kaj hektografitan gazeton, Juna Esperantisto, la unuan por lernejanoj.
Nu, eble vi ne jam vidis la vorton “hektografitan,” tamen mi esperas ke vi povas vidi kiel glate kaj simple esprimas siajn ideojn Doktoro Lins. Efektive, mi forte rekomendas ke vi legu la tutan artikolon (kies cetera duono aperis en la januara numero 1989 de Esperanto) pro tio ke, laŭ mia opinio, ĝi estas modelo de bona, leginda Esperanta prozo.
Bedaŭrinde, tiaj modelaj specimenoj ne ĉiam troviĝas en la paĝoj de Esperanto. Ofte mi renkontis dum mia senĉesa legado de libroj kaj gazetoj frazojn kiuj estas preskaŭ nekompreneblaj—almenaŭ por mi. Kompreneble, mi ne pretendas esti sperta Esperantisto, sed mi estas ankaŭ ne freŝ-bakita komencanto kaj maltrankviligas min la fakto ke tiom da malfacilaj frazoj aperas en nia ĉefa gazeto. Kion kredas—ne komencanto, sed mezklera progresanta studento, kiam li aŭ ŝi legas tiajn malklarajn, strangajn esprimaĵojn? Ekzemple, mi citas jene:
En 1988, dudeko da sociaj organizaĵoj en Sovetunio konsentis kunlabori por el tiu ekologia “labortago” fari dumonatan laborperiodon.
La datenaro, kun la adresoj de la gazetoj kaj partoprenantoj estas uzebla ankaŭ en la venonta tiuspeca kampanjo—do estas relative malgranda laborinvesto por realigi ĝin.
Samtempe esperige evoluas la komercaj traktadoj pri la investoj, bezonataj por konduki la aŭtoŝosean ideeton al internacie prospera kaj konkurenciva sistemo, kiu igos la servojn de aŭtomatigitaj oficejoj alireblaj en la lingvo de la klientoj.
Mi ne deziras insulti iun ajn, tial mi donas nek la nomojn de la verkistoj, nek la datojn de la gazetoj en kiuj aperis la ĉi supre cititaj frazoj.
Bonvolu noti ke mi ja ne plendas pri neologismoj: mi ne konsilas ke verkistoj ne uzu iujn vortojn. Kontraŭe, mi atendas trovi novajn vortojn eĉ kiam mi legas librojn verkitajn en la angla lingvo kaj, se ili aperas nur malofte, ili tute ne ĝenas min. La vortuzado de Lins, kiel vi vidis, estas facile komprenebla. Sed, rigardu! mi nun citas mallongan frazon en kiu ne estas malkutimaj vortoj. Tamen, la signifo ne estas tuj evidenta al la leganto:
Fine ĉu memorigi ke mem iĝinte religio la Scienco (kun “S”) penis pravigi la plej stultan rasismon de la nazioj?
Kion kredus pri tio Bertram Potts, kiu iam skribis: “Esperanto estas bela lingvo, facile komprenebla kaj esprimoriĉa. La prozo de la lingvo fluas nature, kaj sperta Esperantisto rapide forgesas, ke tio ne estas lia gepatra lingvo.” Nu, jes, mi tute konsentas ke foje tiu opinio estas vera, kaj precipe se temas pri la vortoj de la bona Bepo mem… Sed ne ĉiam.
Mi petas, do, ke nia redaktoro konsilu pri ĉi tiu afero. Ĉu miaj plendoj estas pravaj? Se jes, kie kuŝas la kerno de la problemo?
Redaktoro: mi vidas ĉi tie plurajn problemojn.
Unue, ja gravas ke oni trovas nekutimajn vortojn en la citaĵoj. Se oni legas anglalingvan libron, oni povas serĉi esencan vorton en vortaro. Sed en kiu facile havebla vortaro troviĝas “datenaro”? “Aŭtoŝoseo” estas stranga esprimo, ĉar ĉu ne ĉiu ŝoseo estas por aŭtoj? Se oni ne komprenas tiujn du ĉefvortojn, oni malfacile komencas kompreni la frazojn. La verkantoj klarigu nekutimajn vortojn per piednotoj, aŭ, prefere, ili uzu pli klarajn vortojn (“datenaro” = informaro en komputilo; “aŭtoŝoseo” estas Eŭropisma vortfaraĵo, eble Eŭrope “internacia vorto” sed tute ne tutmonde internacia, kvankam “superhighways” estas uzataj tra la tuta mondo. Ĉi tie metaforo: “the information superhighway”.)
Due, granda parto de la problemo estas ke la vortordo en diversaj lingvoj tre varias. Esperantistoj plejofte imitas la saman vortordon en Esperanto kiun ili kutime uzas en sia hejma lingvo. (Ankaŭ Zamenhof ofte kulpis pri tre “tordita” vortordo en siaj verkoj.) La sola kuracilo estas multe legadi bonajn verkojn kies aŭtoroj havas variajn hejmlingvojn. Ĉar ni ja ne volas preskribi rigide la vortordon en Esperanto.
Tamen, en ĉiu lingvo oni ofte supozas ke komplika frazo estas iel pli eleganta ol simpla frazo. Tio estas simptomo de nematureco, negrave ĉu la verkinto estas komencanto aŭ spertulo. En kelkaj el la citaĵoj donitaj de David ni vidas ke la aŭtoroj simple ne celis klare verki.
Multaj personoj volas “laŭmode” verki, kaj uzas formojn kiujn ili vidis eĉ kvankam ili ne plene komprenas ilin.
“Konkurenciva” (“competitive”) estas monstra vorto. “Konkurenco” = “industrial competition”. Do “konkurenca” = “industrially competitive”. Neniu “-iv-” estas bezonata.
Ĝuste nun, oni laŭmode uzas la sufikson “-iv-”, eĉ kiam ĝi havas neniun signifon aŭ estas tute ne bezonata. Tiel ni ricevas strangajn vortojn kiaj “intensive”, “korektiva”, “konkurenciva”, kc. Ofte tiaj vortoj uziĝas pro influo de naciaj lingvoj en kiuj -iv- estas kutima.
Plejparte la uzado de tiu (neoficiala) sufikso estas signo de la manko de profunda kono de Esperanto.
Alia multe misuzata sufikso estas “-ik-”, kiu simile plejofte ne donas ekstran signifon. Oni povas demandi sin ĉu kelkfoje uzantoj de tia sufikso eble nur volas montri sin kvazaŭerudiciaj per uzado de strangaspektaj, longaj vortoj. Bela ekzemplo estas “primerkatika servo” (? = merchanidizing), trovita en Take—La Domo 04/Oktobro 1994.
La “principo de neceso kaj sufiĉo” esence diras ke ni uzu tiom da vorteroj por ke ni klare parolu, sed ne pli ol ni vere bezonas por tiu celo. Signo de bona uzanto de Esperanto estas la kapablo klare kaj simple skribi kaj paroli. La sola rimedo estas legadi bonajn verkojn de verkantoj el kiel eble plej multaj lingvo-originoj.
Krome la uzado de interpunkcio en Esperanto estas preskaŭ tute libera — t.e. en la praktiko la verkanto kutime uzas sistemon kutiman en ŝ/lia hejma lingvo. Tio ofte konfuzas legantojn kun aliaj hejmlingvoj.
Sed plej grave: kutimiĝu pensadi rekte en Esperanto ĉiutage. Tiel via propra esprimado en Esperanto fariĝos simpla kaj klara. Kaj se ĉiu Esperantisto faros tion, ne plu ekzistos tiaj priplendindaj frazaĉoj.
❏