Esperanto sub la Suda Kruco : Januaro-Februaro 1995 : Averto! Atencisto!

AVERTON! ATENCISTO!

Ĉu vi renkontis ĉi tiun ulon? Li pretendas esti Odlo Bokserp, sed, kiel scias ĉiu nia leganto, temas pri absurda fraŭdisto. Internacia Ĵurnalisto, nia esperanta branĉo de Interpolo, cirkuligis lian foton esperante ke eblos lin kapti kaj enkarcerigi. Lin oni serĉas en pli ol cento da landoj. Nefidinda raporto indikas ke li troveblas en Aŭstralio, Nov-Zelando, Antarktiko, aŭ eble aliloke.

La ĉimaldekstra foto unue aperis en La Eta Gazeto (Triesto). Internacia Ĵurnalisto intencis elekti lin honora dumviva membro, sed iu en la unupersona stabo de la redakcio de kredis rekoni la foton kiel tiun de internacia teruristo. Efektive, li estas fondinta membro de la Internacia Terurista Asocio/Anomima Terurisma Akademio (ITA/ATA); kaj li preskaŭ ricevis la Nobelpremion por Milito pro sia invento de la novepoka eksplodpulvoro dinamato, sed li estis juĝita neinda pro sia tromodernismemo kaj kontraŭfundamentismemo—nu, tial decidis ke li estas senkvalifika por membreco, kvankam la vera Preskoboldo estas la efektiva redaktanto de pli ol ducento da esperantaj gazetoj kaj krome de plurmil nacilingvaj periodaĵoj kiel ankaŭ de multgigantnombraj libroj kaj aliaj eldonaĵoj—kio ja estis justa decido. [Reaktoro, ĉu mi sukcesis verki la plej longan frazon en la esperanta gazeta historio? … nu, bonvolu rekalkuli la vortojn, mi plencertas ke la antaŭa rekordo estis nur 104 vortoj, kaj mi kalkulis kiel nur unu vorton, kaj ankaŭ “kontraŭfundamentismemo”, kvankam Zamenhof ja diris ke tiu “vorto” efektive konsistas el kvin vortoj kaj … jes, okej, mi apelacios al la Guiness Libro de Rekordoj … dankon pro nenio.]

La reala Odlo Bokserp, kiu nun estas la ĉefredaktoro de Esperanto sub la Sudsy Kruĉo, naskiĝis en la Nigra Arbaro en Germanio en la jaro 1375. En 1376 li doktoriĝis pri manuskriptfuŝado en la Unuverŝistato de Gotenburgo. Post la inventiĝo de la presarto en la jaro 1387 li redoktoriĝis pri tiu fako, kaj elektiĝis membro de la Akademio Internacia de Sciencoj San Martinio pro sia eltrovo de kokteloj, en la jaro 1388. En 1389 li estis senkapigita de la reĝo Sankta Jakobo XXXII, sed, nesenkuraĝigite, en 1390 li disvendadis la Enciklopedion de Esperanto. En 1391 li verkis sian junecaŭtobiografion Kredu Min Sinplorino, kaj estis mortpafita de Bernard Golden pro kontraŭfundamentismo, peko anatemita de Papo Lazaro Ludo Viko II en 1391 unu horon antaŭ la publikiĝo de tiu libro. Post trimonata konvaleskado Odlo transloĝiĝis al Francio kie li

[La originala artikolo finiĝis ĉivorte.]
(Artikolo verkita de Odlo Poksberp, represita el Internacia Ĵuralisto 4½/94.)

[ Esperanto sub la Suda Kruco ]
[ antaŭa paĝo | sekva paĝo ]