|

“Mia onklino malsuprenvenos baldaŭ, S-ro Nuttel,” diris tre aplomba sinjorineto de dekkvin jaroj, “dume vi devos klopodi min toleri.”
Framton Nuttel klopodis trovi la trafan vortigon, kiu dece flatos la nevinon nunan, sen nedece malplivalorigi la onklinon venontan. Kaŝe li dubis pli ol antaŭe, ĉu tiaj ĉi formalaj vizitoj al serio de tute nekonataj homoj multon kontribuos al la kuracado de liaj nervoj, kion li bezonas atenti.
“Mi scias, kio okazos,” lia fratino estis dirinta, dum li preparis sin por migri al tiu ĉi kampara ripozejo, “vi kvazaŭ kaŝos vin tie, ne parolante al iu ajn, kaj viaj nervoj estos pli malbonaj ol ĉiam pro izolo kaj malgajado. Mi simple donos al vi leterojn por prezenti vin al ĉiuj miaj konatoj tie. Kelkaj el ili, laŭ mia memoro, estis eĉ iom agrablaj.”
Framton demandis sin, ĉu S-ino Sappleton, la sinjorino al kiu li estis pre- zentonta sin per unu el siaj leteroj de prezento, enestas la agrablan kategorion.
“Ĉu vi konas multajn homojn en la ĉirkaŭaĵo?” demandis la nevino, kiam ŝi juĝis ke ili jam sufiĉe longe kunsentis en silento.
“Preskaŭ neniom,” diris Framton. “Mia fratino loĝis tie ĉi, en la Pastrodomo, vi komprenu, antaŭ ĉirkaŭ kvar jaroj, kaj ŝi donis al mi leterojn de prezento adresitajn al kelkaj homoj ĉi tie.”
Li prononcis la lastan fakton per tono de aŭdebla bedaŭro.
“En tiu okazo, vi scias preskaŭ nenion pri mia onklino, ĉu?” daŭrigis la aplomba sinjorineto.
“Nur ŝiajn nomon kaj adreson,” la gasto konfesis. Li demandas sin ĉu S-ino Sappleton estas en edzina aŭ vidvina stato. Ia nedifinebla io en la ĉambro ŝajnis sugestii viran loĝadon.
“Ŝia granda tragedio trafis ŝin antaŭ precize tri jaroj,” diris la infano, “tio devas esti post la tempo de via fratino.”
“Ŝia tragedio?” demandis Framton. Ial tragedioj ne ŝajnis akordiĝi kun tiu ĉi ripozema kampara loko.
“Vi eble demandas vin kial ni tenas tiun pordon tute malfermita en oktobro posttagmeze,” diris la nevino, indikante grandan fenestropordon kiu staris malfermita al gazono.
“Estas tre varme por la jartempo,” diris Framton, “sed ĉu tiu pordo iel rilatas al la tragedio?”
“Tra tiu pordo, antaŭ precize tri jaroj je la sama dato, eliris ŝia edzo kaj ŝiaj du junaj fratoj por sia tago da ĉaspafado. Ili neniam revenis. Dum ili transiris la erikejon por atingi sian plej amatan terpecon por galinago-pafado, ĉiuj tri englutiĝis en perfidan marĉaĵon. Okazis tiu terura malseka somero, vi scias, kaj lokoj kiuj en aliaj jaroj estas tute sekuraj—ili enfalis sen ia averto. Oni neniam retrovis la kadavrojn; tio estas la terura parto de la afero.” Nun la voĉo de la junulino perdis sian aplomban tonon kaj iĝis ŝanceliĝe homa. “La kompatinda Onklino ĉiam kredas ke ili revenos je iu tago, ili kaj la malgranda bruna spanielo kiu perdiĝis kun ili, kaj enpaŝos tra tiu pordo ĝuste tiel, kiel ili kutimis. Jen kial ni tenas la pordon malfermita ĉiun vesperon ĝis plena krepusko. Kompatinda kara Onklino, ŝi jam ofte rakontis al mi kiel ili foriris, ŝia edzo kun sia blanka akvimuna mantelo sur la brako, kaj Ronnie, ŝia plej juna frato, kiu kantis ‘Bertie, kial vi saltetas?’, kion li ĉiam faris por turmenteti ŝin, ĉar ŝi diris ke tio agacas ŝin. Ĉu vi scias ke, kelkfoje, je senbrizaj, kvietaj vesperoj, kiel nun, mi preskaŭ havas harstarigan senton, ke ili ja enpaŝos tra tiu pordo...” Ŝi ĉesis paroli kun eta horortremo. Estis por Framton senpezigo kiam la onklino laŭte eniris la ĉambron kun kirlo da senkulpigoj pro sia malfrua apero.
“Mi esperas ke Vera amuzis vin,” ŝi diris.
“Ŝi estis tre interesa,” diris Framton.
“Mi esperas ke la malfermita pordo ne ĝenas vin,” diris S-ino Sappleton vigle. “Miaj edzo kaj fratoj baldaŭ revenos de la ĉaspafado, kaj ili ĉiam eniras tie ĉi. Hodiaŭ ili ĉasis galinagojn sur la marĉoj, do ili faros belanmalpuraĵon sur miaj malfeliĉaj tapiŝoj. Tre tipe pri vi viroj, ĉu ne?”
Ŝi gaje babiladis pri la pafado kaj la malabundo de birdoj, kaj la eblaj sortoj de anasoj en la vintro. Por Framton, ĉio estis tute horora. Li faris kuraĝan sed nur parte sukcesan provon redirekti la konversacion al malpli terura temo; li konsciis, ke lia gastigantino donas al li nur parteton de sia atento, kaj ke ŝiaj okuloj senĉese vagas preter lin al la malfermita pordo kaj al la gazono preter ĝi. Certe estis malfeliĉa koincido, ke li faris sian viziton je tiu ĉi datreveno de tragedio.
“La kuracistoj ordonis al mi plenan ripozon, mankon de mensa ekscitiĝo, kaj eviton de ĉio havanta la naturon de fortega korpa ekzerciĝo,” anoncis Framton, kiu vivis kun la sufiĉe disvastiĝinta iluzio ke tute nekonataj kaj hazarde renkontataj homoj avide deziregas ian informon pri oniaj malsanoj kaj malfortecoj, iliaj kaŭzo kaj kuracilo. “Pri la dieto ili ne tre bone interakordas,” li daŭrigis.
“Ne?” diris S-ino Sappleton, per voĉo kiu anstataŭis oscedon nur je la lasta momento. Tiam ŝi subite heliĝis en viglan atenton—sed ne al tio, kion parolis Framton.
“Jen ili finfine!” ŝi kriis. “Ĝuste akurataj por vespermanĝo, kaj ĉu ili ne aspektas kvazaŭ enkotiĝintaj ĝis la okuloj!”
Framton iomete tremis kaj turnis sin al la nevino kun mieno intencita ko- muniki simpatian komprenon. La infano fiksrigardis al la malfermita pordo kun sensobtuza hororo en la okuloj. En glacia ŝoko de sennoma teruro, Framton fulme turnis sin en sia fotelo por rigardi en la saman direkton.
En la iĝanta krepusko tri figuroj paŝis tra la gazono cele al la pordo; ili ĉiuj portis po pafilon sub la brako, kaj unu el ili estis aldone ŝarĝita per blanka mantelo pendigita trans la ŝultroj. Laca bruna spanielo tenis sin proksime al iliaj kalkanoj. Senbrue ili alproksimiĝis la domon, kaj raŭka juna voĉo ek- sonis el la malhelo: “Mi diras, Bertie, kial vi saltetas?”
Framton kaptis panike siajn bastonon kaj ĉapelon; la vestibla pordo, la gruza avenuo kaj la ĝardena pordego estis malklare konstatataj etapoj en lia freneza fuĝo. Biciklisto kiu venis laŭ la strato devis veturi en la heĝon por eviti tuj okazontan kolizion.
“Jen ni, mia kara,” diris la portanto de la blanka pluvmantelo, envenante tra la fenestropordo, “iom kotaj, sed estas plejparte seke. Kiu estis tiu, kiu forkuregis dum ni alvenis?”
“Tute eksterordinara viro, iu S-ro Nuttel,” diris S-ino Sappleton, “li povis paroli nur pri sia malsano, kaj forkuris sen ajna adiaŭo aŭ pardonpeto kiam vi alvenis. Oni povus pensi ke li vidis fantomon.”
“Mi supozas ke pro la spanielo,” diris la nevino trankvile. “Li diris al mi ke li teruriĝas je hundoj. Li iufoje estis ĉasita de bando de pario-hundoj en tombejon ie sur la bordoj de Gango kaj devis pasigi la nokton en nove fosita tombo, dum la bestoj rikane mordminacis kaj ŝaŭmis tuj super li. Sufiĉe por difekti la nervojn de iu ajn.”
Fabelado sen antaŭa averto estis ŝia specialaĵo.
❑