Esperanto sub la Suda Kruco : Januaro-Februaro 1995 : Speciala peto

SPECIALA PETO

Ni deziras manuskriptojn de novaj verkantoj por nia Esperanto sub la Suda Kruco. La intereso kaj valoro de nia gazeto dependas de la konstanta enfluo de novaj vidpunktoj kaj novaj kontribuoj.

Verkojn kaj por la esperanta kaj por la anglalingva partoj de ESK ni volonte bonvenigos.

Ni kompostas la gazeton per speciala komputilaparataro. Bonvolu helpi nin, kiam vi sendas vian verkon, ĉi tiel:

Se vi sendas manuskripton, bonvolu tajpi ĝin, kaj uzu nur freŝan rubandon; tajpu sur nur unu flankon de ĉiu folio. Kaj ne metu ian ajn korekton en la tekston de via artikolo. Metu korektojn nur en la marĝenojn.—Kial? Ĉar ni uzas specialan kompost-sistemon kiu evitigas la neceson retajpi viajn verkojn. Vian manuskripton legas skanilo (speco de fotokopiilo konektita al nia komputilo) kaj speciala programo en la komputilo aŭtomate kompostas ĝin. Tio bone sukcesas nur kiam la tekstokolumno sur viaj manuskriptaj paĝoj estas nigre tajpita, klara, kaj sen krajonaj aŭ plumaj linioj kaj makuloj. Se manskribaĵoj aŭ makuloj estas en via teksto, aŭ la tajpaĵo estas pala, la aparato mislegas. Ĝi tamen ne legas la marĝenojn, do vi povas enmarĝene indiki viajn korektojn kc.

Plej dezirinde estas, kompreneble, ke vi sendu viajn verkojn sur komputildisko; tiel kopieraroj nuliĝas. Sed se vi ne povas sendi komputildiskan tekston, manuskripto tajpita laŭ la ĉisupraj instrukcioj estas plene akceptebla.

Ne timu fari erarojn. Via redaktoro severe korektos ilin antaŭ publikigo.

Antaŭdankon. Kaj mi esperas ricevi vian verkon baldaŭ.

Donald Broadribb

[ Esperanto sub la Suda Kruco ]
[ antaŭa paĝo | sekva paĝo ]