Esperanto sub la Suda Kruco : Januaro-Februaro 1995 : Elektronika poŝto kaj faksoj

Elektronika Poŝto kaj Faksoj

Ĉar ni ĵus instalis faksmodemon, Esperanto sub la Suda Kruco nun povas akcepti elektronikan poŝton. Nia adreso: <don@enkidu.dialix.oz.au>. Ni legas la poŝtkeston trifoje en la semajno, do ne atendu tujan reagon! (Ekspliko de la adreso: don = mi; enkidu = la persona nomo de nia komputilo; dialix = la agentejo kiu peras la elektronikan poŝton; oz = Ozo = Aŭstralio. Au = Aŭstralio. [Kial kaj Oz kaj Au? Verŝajne por ke la elektronikaj kanguruoj povu legi la adreson, mi supozas, ĉar ili parolas nur la Ozan lingvon.]1

Ni ankaŭ povas akcepti (kaj sendi) faksojn. Sed ĉar nia faksmodemo uzas la saman lineon kiel la telefono—096 46 1389—necesas ke ni speciale ŝaltu la faksprogramon. Tial, fakso sukcesas nur se vi per antaŭa telefonatentigo informas nin ke ĝi tuj venos.

Donald Broadribb


1 Por nesciantoj: Oz estis nomo donita al Aŭstralio de la usona teatra gazeto Variety antaŭ multaj jaroj. Ĝi populariĝis kiel familiara nomo por Aŭstralio, kaj ĉie en Aŭstralio estas uzata por ameme nomi nian landon.—

[ Esperanto sub la Suda Kruco ]
[ antaŭa paĝo | sekva paĝo ]