Esperanto sub la Suda Kruco : Januaro-Februaro 1995 : Malnovaj verkoj el Hobarto

MALNOVAJ VERKOJ EL HOBARTO

kontribuis W. Dudley Parkinson

Antaŭ ses monatoj amiko pruntis al mi preskaŭ sepcent poŝtkartojn skribitajn al Esperantistoj en Hobarto de 1907 ĝis 1910 el preskaŭ dek du landoj. La lingvo, kompreneble, estas Esperanto. Mi jam transskribis la duonon: tiujn senditajn al S-ino Mary Steele. Inter la poŝtkartoj mi trovis ĉi tiujn poemetojn verkitajn de Mary Steele en 1912:

Simio parolis al si
“Ŝajnas tute neebla ke li
Estaĵo ridinda kaj malestiminda
Povas iel simili al mi”.

Se nin mem ni povus vidi
Kiel vidis nin aliaj
Ni kredeble volus ridi
Pro la absurdaĵoj niaj.

[ Esperanto sub la Suda Kruco ]
[ antaŭa paĝo | sekva paĝo ]