Esperanto sub la Suda Kruco : Januaro-Februaro 1995 : Skribas la legantoj

Donaco por la UK en Adelajdo

Subtenante la pledon de la Prezidanto de AEA, Juĝisto Kep Enderby, en la Novembra-Decembra numerode Esperanto sub la Suda Kruco, mi deziras informi la legantaron ke ni jam ricevis donacon de AŬD $145 de S-ro Josimi Umeda (Japanio). Ni esperas ke ankaŭ multaj aŭstralazianoj sendos donacojn por helpi la okazigon de la unua Universala Kongreso en nia mondparto.

Mia adreso etas Box 257, Strathalbyn SA 5255. Ĉekoj estu pageblaj al “1997 LKK account”.

Rochelle Jacquier
(Kasisto, LKK, 82a Universala Kongreso de Esperanto)

[ Esperanto sub la Suda Kruco ]
[ antaŭa paĝo | sekva paĝo ]