|

• La Kongreso de AEA: bonvolu korekti du erarojn kiuj ŝteliĝis en la informfolion dissenditan kun nia lasta numero. Sur paĝo 2 (Detaloj), linio 4, la ĝusta nomo estas Ferry Road, ne Ferny Road. Sur paĝo 3 (Programo), por Lingvo-Seminario je lundo 3 julio, la ĝusta horo estas 9.00-10.00, ne 10.30-12.00.
•Nova Kardinalo estas Esperantisto: The Catholic Weekly (Pertersham NSW) en sia numero por 30 Novembro 1994 aperigis preskaŭ tutpaĝan arti- kolon pri Miloslav Vlk de Prago, sub titolo “He believes Esperanto can link people” . La artikolo iom ironie komentas ĉe sia fino, “he might become the first Pope to write encyclical letters to the whole Church in Esperanto.” Milo- slav Vlk estas prezidanto de la Koncilio de Konferencoj de Eŭropaj Episkopoj.
Mazi en Gondolando eble ne aperos pro manko de sufiĉaj antaŭmendoj. Necesas 800 antaŭmendoj, sed ĝis oktobro alvenis nur 200. Ĉar ĉi tiu projekto estas eble la plej grava instruprojekto ĝis nun entreprenita por Esperanto, ni petegas niajn grupojn kaj subtenemajn membrojn antaŭpage mendi la vidbendkurson. La kosto estas 98 nederlandaj guldenoj (transpageblaj pere de la Libroservo de AEA). Pretigas la televidfilmon Internacia Esperanto Instituto. La unua leciono estos rigardebla en la Somerlernejo en Adelajdo jam ĉimonate.
•El Popola Ĉinio eldonos jubilean numeron en majo, kaj deziras kontri- buon de estrarano de AEA rilatantan al EPĈ. Kiu bonvolos (fantome?1) verki tion?
•La Brita Esperantisto fariĝis 90-jara per sia novembro-decembra 1994 numero, kaj dediĉis plurajn paĝojn de tiu numero al sia historio. Ni gratulas tiun nian plej malnovan nacian kolegon (ĝi estas nur la plej malnova nacia gazeto esperanta; la internacia gazeto Dia Regno estas pli aĝa je du jaroj). Jam de pli ol 20 jaroj William Auld redaktas B.E., rekordo kiun egalos nur en la jaro 2009 via aŭstralazia redaktoro. Auld ne informis pri sia propra utopia celo; tiu de via redaktoro estas iam estonte eldoni tutan numeron de ESK sen la helpo de Odlo Bokserp.
•Kep Enderby kaj Ralph Harry la 7an de decembro diskutis kun la Minstro pri Turismo, Michael Lee, pri la estonta UK en Adelajdo 1997.
•Chris Dean donacis mil dolarojn al la Ekparoli-projekto de Profesoro Alan Bishop. La nova adreso de Chris Dean estas 178 Peninsula Rd, Maylands WA 6051.

fotis Li Liang
Haidi kaj John MacLeod ĉe la geedziĝo de S-ino Dongkemin kaj S-ro Wangtao en Shenyang Ĉinio, la 30an de oktobro 1994.
1 Fantome verki = verki en la nomo de alia persono, laŭ ties peto.