Esperanto sub la Suda Kruco : Januaro-Februaro 1995 : Respondoj por la beletra kvizo

RESPONDOJ POR LA BELETRA KVIZO

1. Ligia aŭ Callina, filino de reĝo de la barbara liga popolo, kiu estis sendita al Romo de sia patro kiel garantiulino. En Quo Vadis Henry Sienkiewicz (1846-1916) la plej populara pola romanverkisto kaj Nobel-premiito, priskribas la vivon de la fruaj kristanoj en Romo dum la regado de imperiestro Nero. Lidia Zamenhof, filino de d-ro L.L. Zamenhof, tradukis la romanon en Esperanton en 1933.

2. Colomba, “kruela heroino, la enkarnigo de la ĝismorta korsika venĝemo” donas sian nomon al Colomba verkita de Prosper Mérimée (1803-1870), franca majstro de la novelo kaj mallonga rakonto. La romano temas pri tradicia familia kverelo en Korsiko dum la pasinta jarcento. J. Beau faris la tradukon el la franca originalo en 1938.

3. Feodosia Nikolavna aŭ Feniĉka, kunulino kaj poste la dua edzino de Nikolao Petroviĉ Kirsanov. Ili rolas en Patroj kaj Filoj de Ivan Turgenev (1818-1883). Ĝi estas majstroverko en la ĝenro de la socia romano kaj relief- igas ne nur la antagonismon inter du generacioj, sed ankaŭ inter du mondoj kaj vidmanieroj en la 19-jarcenta Rusio. Kazimierz Bein (Kabe) elrusigis la verkon en 1909.

4. Margareta Celsing aŭ majoredzino Samzelius. Ŝi aperas kiel la “majorino” sur la paĝoj de Gösta Berling, ĉefverko de la sveda Nobel-premiito Selma Lagerlöf (1858-1940). La aŭtorino rakontas la aventurojn de la eksigita pastro, Gösta Berling, kaj la malriĉaj, diboĉantaj kavaliroj de la bieno Ekeby en Vermlando, sia hejmregiono. Stellan Engholm esperantigis la romanon en 1934.

5. Marta Swicka, ĵus vidviniĝinta juna patrino, kiu alfrontas la problemon trovi vivrimedon por si kaj sia filineto. La romano Marta estis verkita de Eliza Orzeszko (1842-1910), romantika kaj progresema pola verkistino, kiu okupiĝis pri la kondiĉoj de la virino en la socio. La Esperanto-traduko, eldonita en 1910, estis farita de d-ro L.L. Zamenhof.


Sphyrna zygaena
desegnis Igorj Sitnikov

[ Esperanto sub la Suda Kruco ]
[ antaŭa paĝo | sekva paĝo ]