|
RICEVITA:
Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo. Diskuto kun Umberto Eco. Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio, Esperanto-Dokumento 32E, 1994. 24p., broŝurita.
Transskribo de diskuto inter Umberto Eco, István Ertl, kaj François Lo Jacomo, okazinta la 20-an de januaro 1993, en Parizo.
Umberto Eco estas lingvisto ne multe konata inter la publiko anglalingva sed bone konata en Eŭropo. Antaŭ du-tri jaroj li komencis veki intereson inter esperantistoj pro sia favora sinteno al Esperanto, en publikaj prelegoj. Ĉi tiu diskuto pritraktas plurajn priesperantajn temojn: la gepatra lingvo, la ŝancoj de Esperanto, la lingva politiko, plurlingvismo kaj mondpercepto, la fenomeno Esperanto, la timo al la angla; kun speciala pritraktado de dulingvismo kaj la koncepto ke lingvoj limigas la penskapablon.
Mi rekomendas ĉi tiun libreton, kiu koncize kaj aŭtoritate respondas multajn demandojn.
