|

Malbeno Kara (Precious Bane), de Mary Webb, tr. Grace Kirkwood, dialektigis kaj reviziis Donald Broadribb. 120p., dimensio A4. Eldonis Bookleaf Publishing, Bakers Hill & Beverley WA, Aŭstralio, 1994. $20.00 plus sendkostoj. Ekzempleroj haveblos en la Somerlernejo en Adelajdo; aŭ kontaktu D-ron Broadribb.
Malbeno Kara. Kun tia titolo ĝi nepre devas esti ia Mills kaj Boon frivolaĵo, mi rikane kaj ignoble pensis al mi. Ankoraŭfoje malprave. La titolo venas el la angla klasikaĵo, Paradizo Perdita fare de John Milton. La aŭtoro de ĉi tiu hantiga rakonto estis Mary Webb, kiu naskiĝis en la vilaĝo Leighton, Shropshire, en 1881. Ŝi mortis en 1927. Pro Malbeno Kara ŝi gajnis la premion Femina Vie Heureuse en 1924-5. Oni aljuĝis ŝian romanon la tiujara plej bona fikcia verko priskribanta anglan vivon,
Aŭstralia Esperantistino, S-ino Grace Kirkwood, tradukis la amatan libron en Esperanton, sed ŝi mortis antaŭ ol ĝi estis finpreta en kontentiga stilo enhavanta la ĉarmon kaj “aŭtentikecon” de la originala dialekto. Ŝi postlasis malgrandan sumon da mono por ĝia finpreparo kaj eldono. Tiucele ĝin plu prilaboris Trevor Steele, Niĉjo Nicholas, kaj Donald Broadribb. Don ankaŭ poluris, redaktis kaj fine eldonis la verkon.
Ĉi tiu historieto vere kortuŝas. Iom elvokiva de Wuthering Heights, ĝi prezentas malhelan (sed belan) junulon, pro jamaj spertoj severan, malcedeman, pelitan, pro la malbeno karega. Ankaŭ belulinon molan kaj molkoran, fidindan kaj amindan. Troviĝas patro malpatreca, malbonkora kaj diable venĝema. Rakontas ĉion Pru, laŭ kredo tiama malbela kaj malbenita pro leporlipo. Sed en Pru brilas ĉio bona, kaj la beleco de ŝia animo ne eskapas la novalvenintan teksiston… En la kamparo kun natura belo de pratempa pureco rolas la homaro; ne mankas superstiĉo nek krueleco, paralele kaj kontraste kun agoj bonaj, indaj. La eventoj okazas iomete pli frue ol Waterloo.
Por Esperantistoj, jen esotera frandaĵo. Mi trovis la legadon de la “dialektigita” lingvo malfacila. Jam sur la unua paĝo evidentiĝis, ke estas plej bone legi tre rapide kaj lasi la vortojn sin mem kompletigi laŭ la maniero de “Gestalt”. Tamen mi plu bezonis ian helpilon por kompreni kio okazas. Krom la konscio pri mia iom lantpaŝa progreso, mi ankaŭ volis vidi kia estas tiu ŝropsira dialekto. Do, mi prunteprenis anglan version. Atendis min surprizo. Mi renkontis tiom da strangaĵoj, kiujn mi komprenis nur post serĉado en la Esperanta traduko! Provu mem: “night rails”, “dizen”, “clem”, “withey panniers”, “wych”, “winnocked”, “coney”, “besom”, “sarsnet, “mommet”, “lattance”, “randy”, “moithered”, “murrain”, “mere”, kaj multaj aliaj. (Dormvestoj, ornami, malsatas, korboj el salikoj, montaj, plendetis, kuniklo, tigara balailo, silko, pupo, difekto, festo, demandoplena, plago, lago.”)
Fakte estis plezure legi la du versiojn kune. Ĉar tiel mi povis aprezi la lertecon kaj koherecon de la “pseŭdo-ŝropsira” traduko. Kia grandega laboro! Sed necesas diri, ke neangla-parolantoj malfacile komprenus kaj plej probable ne ĝuus Malbeno Kara en ĝia nuna formo. Fascinis min la klarigoj post la fino de la rakonto. Donald B. donas historieton de la traduko, kaj klarigas pri la bibliaj aludoj. Kia senpezigo legi la belan, kutiman stilon! Kvankam persone mi preferus pli simplan, pli rektan tradukon, mi sincere taksas Malbeno Kara vera labor’ de amo, kaj ĉiuj kiuj partoprenis en ĝia estiĝo gratulindas.