|

©1981, 1990. Berta Records. Registris Fan Fare Studios, El Cajon, Kalifornio.
Resuma takso: 
La Vivo En Roz’, Mia Viro, Foje en Mia Vivo, Amu Min Per Tuta Koro, Bonan Nokton, Ĝis la Revido Roma!, La Sekreta Amo, Vieno Urbo de Miaj Revoj, Danci en Mallum’, La Mar’, Super la Arko, La Gajaj Tagoj Ja, Premu Forte Min, Edelweiss, Kiam Amos Mi, La Bosko Fraksena, Estu Sur Tero Pac’; Flugadi, Ponto Trans Akvo Ŝtorma, Kisu Min Multe, Printempa Sonĝo, Kredis Mi, Amas Mi Parizon, Anim’ Kaj Koro, Venu La Klaŭn’, Israela Lulkanto, Haj-Lili Haj-Lo, Rozojn Ŝutis Mi, Aloha Oe, San Diego.
Min senplezure surprizis ĉi tiuj kasedoj. Alberta Casey havas voĉon en kiu estas kelkfoje preskaŭ la raŭkeco de Ethel Merman sed sen ŝiaj ĉarmo kaj vivpleneco. Kaj nenia Edith Piaf estas Casey.
“Kompetenta kvankam tre amatora” estus mia ĝenerala takso, se Alberta Casey havus plaĉesonan voĉon. La instrumenta akompanado estas kompetenta, kvankam neentuziasmiga. (Escepto estas Kisu Min Multe [Bésame mucho] en kiu la muzikakompano estas vigla kaj inspirita.) La kantotradukoj estas ĝenerale bonaj, kelkfoje bonegaj, kaj pleje fidelaj. Nur la teksto de Kredis mi [Yesterday, de Lennon kaj McCartney] multe varias de la originalo, kvankam la originala sento restas. Casey bone kaj klare prononcas. Sed bele kanti ŝi ne kapablas. Kaj ĉi tiuj kantoj postulas belkantadon.
❏