Esperanto sub la Suda Kruco : Januaro-Februaro 1995 : Antaŭpaĝo



Oficiala organo de la Aŭstralia kaj la Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj

Redaktoro: Donald Broadribb, 59B Lukin St, Beverley WA 6304, Aŭstralio.
☏ kaj faksoj: 096 46 1389. (Faksoj eblas nur post tujantaŭa averto per telefono, ĉar niaj telefono kaj faksmodemo uzas komunan lineon.) Elektronika poŝto: <don@enkidu.dialix.oz.au>
Correspondence Courses: John Moore, 7 Pelican St, Emu Park Qld 4702
Libroservo: Tom Elliott, PO Box 230, Matraville NSW 2036, Aŭstralio.


EN ĈI TIU NUMERO

Artikoloj:
Reala vivo (Elvie Rowe)
Helplingvo aŭ unusola lingvo? (Donald Broadribb)
Beletra kvizo pri kvin virinoj en verdaj vestoj (Bernard Golden)
Esperanto—la malfacila lingvo? (David Poulson)
Averto! Atencisto! (Odlo Bokserp)
La malfermita pordo (Saki)
Speciala peto
Malnovaj verkoj el Hobarto
Lingva Angulo (Alan Towsey)
Skribas la legantoj/Lastmomente

Libroj:
Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo, dialogo kun Umberto Eco
Nordmara duopo (rec. Donald Broadribb)
Malbeno Kara (rec. Vera Payne)
Al vi de mi/San Diego vokas (rec. Donald Broadribb)


SE VI DEZIRAS LEGI PRI IO VERKU ARTIKOLON!

Jes, ĉu vi ne ofte pensis kiam vi elkovertigis vian novan ekzempleron de Esperanto sub la Suda Kruco: “Ni vere bezonas artikolon pri…”? Do sendu tiun amatan eseon, ideon, rakont(et)on, esprimon de vidpunkto, ŝercdesegnaĵon, foton, leteron. Vi povas sendi vian kontribuon sur komputila disko (Macintosh aŭ MS-DOS, nur 3´-cola) aŭ sur papero. Se vi sendas sur papero, bonvolu atenti: la teksto devas esti klare tajpita per freŝa rubando. Tajpu sur nur unu flankon de ĉiu folio, kun ekstra spaco inter ĉiuj linioj. Netajpitajn manuskriptojn ni ne akceptas.

Por konservi la lingvan nivelon de ĉi tiu gazeto la redaktoro rajtas redakti kaj korekti ĉiun tekston antaŭ aperigo, kaj konformigi ĝin al la stilo kaj kutimoj de ĉi tiu gazeto. Laŭbezone teksto povos esti mallongigita. Ni ne povas promesi aperigon en la tuj sekvonta numero, krom se temas pri io kronologie urĝa. Pri la enhavo de artikolo respondecas nur ĝia aŭtoro. La publikigo de artikolo ne indikas ke ĝi reprezentas la vidpunkton de la Aŭstralia aŭ Nov-Zelanda Esperanto-Asocio.

Limdato por artikoloj por la marta numero: 18 februaro.

[ Esperanto sub la Suda Kruco ]
[ antaŭa paĝo | sekva paĝo ]