Adreso de la Korespondservo de AEA: Betty Aulsebrook, 51 Lakeview Crescent, Forster NSW 2428. La originaj leteroj de la ĉisube listigitaj personoj estas haveblaj ĉe tiu adreso.

Se vi deziras aperigi korespondpeton en ĉi tiu rubriko, bonvolu kontakti Betty Aulsebrook.


✍ S-RO WANG p.k.913, Sochi-centro 354000, Rusio. 32-jara mesaĝisto, interesiĝas pri literaturo, astrologio, kuirarto, turismo, muziko, misteraĵoj, jogo. Volas korespondi tutmonde.

✍ HIROSI OE, Saitama-ken, Urawa-si ookubo-ryouke, 99-2 Ekuseru l-202, 338 Japanio. 35-jara. Bona komencanto, ankaŭ lernas la Anglan. Vojaĝis ĉirkaŭ N.Z. dum unu jaro. Deziras diskuti multajn temojn.

✍ NGUMOYA ALEXIS I, PO Box 175, Dowa, Malawi. 26-jara. Deziras korespondi kun pacemaj samideanoj, trovi novajn amikojn.

✍ KANNAS ESKO, Oohjolanhatu 33B32. 87100 Kajaani, Finnlando. 47-jara fraŭlo. Deziras korespondi kun virinoj. Interesiĝas pri ĉiuj temoj. Sendis 6 internaciajn respondkuponojn.

✍ KERR ALAN, 4 Humphery St, Waverley, Launceston TAS 7250, Aŭstralio. 12-jara. Aŭstraliana skolto. Havas hundon. Deziras korespondi kun eksterlanda skolto. Ŝatas sciencojn; akvopilkon.

✍ Geesperantistoj el Nizhnevartovsk en Siberio volas kun vi korespondi pri ĉiuj temoj. Respondo estas garantiata. Adreso: Interklubo “Esperanto”, Rusio, 626440 Nizhnevartovsk-6, Str. 60 let Oktjabrja 6-135.

[ Esperanto sub la Suda Kruco ]
[ antaŭa paĝo | sekva paĝo ]