|

Atentigas Bob Felby
Okazos Solena Malfermo por la 13-a Aŭstralia Esperanto-Somerkursaro, lundon la 13an de januaro 1997 en la Kongresejo en Norda Teraso, Adelajdo, de la 9-a ĝis la 11-a a.t.m. Espereble ni povos persvadi eminentulon veni, saluti kaj malfermi la Somerkursaron. Ĉiuj estos bonv enaj.
UK EN JULIO
Se vi bonvolos helpi prizorgi la Infanan Kongresegon, bonvolu kontakti Barbara Bruer, RSD 226. Strathalbyn SA 5255.

KONKURSO LITERATURA
informas José Martín del Pozo
En junio de 1997 aperos la 50a numero de la revuo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (Hispanio), la Gazeto Andaluzia. La respondeculoj de AEU kaj de Gazeto Andaluzia, opiniante ke tiu estos grava numero por revuo kiu aperas nur 4 fojojn jare, simbolante do laboron de 12 jaroj, decidis organizi unufojan literaturan konkurson, kiun regos jena Regularo:
1. Nur eblas konkursi per noveleto(j) originale en Esperanto verkita(j), ne per traduko(j) el aliaj lingvoj.
2. Ĉiu konkursant(in)o rajtas partopreni per tiom da konkursaĵoj, kiom li/ŝi volas.
3. Ĉiu konkursant(in)o devas sendi tri ekzemplerojn de la konkursaĵo, tajpitajn laŭ duoblaj interlinioj, kun la indiko “Konkurso: 50 numeroj de Gazeto Andaluzia”. La konkursaĵo ampleksu maksimume 6 paĝojn, po 30 linioj.
4. La konkursaĵoj estu subskribitaj per pseŭdonimo por kaŝi la identecon de la konkursant(in)o. En aparta fermita koverto, surhavanta la identigan pseŭdonimon, estu slipo kun la nomo kaj adreso de la konkursanto.
5. Kune kun la Verdikto, aperos la nomoj de la juĝintoj.
6. La dat-limo (laŭ la poŝtstampo) por sendi la konkursaĵojn estas la 31a de marto de 1997. La Verdikto publikiĝos en la 50a numero de Gazeto Andaluzia, en junio de 1997. Oni diskonigos la nomon de la gajnant(in)o per aliaj gravaj revuoj esperantlingvaj.
7. Oni sendu la tekstojn al S-ro J.F. Martín, Poŝtkesto 5184, 29080 Malaga, Hispanio.
8. La premio konsistos el 10000 pesetoj.
9. Gazeto Andaluzia rezervas al si la rajton publikigi la venkintan noveleton en sia numero 50, kaj en futura TTT-hejmpaĝo [en la Internet] de AEU. Ankaŭ la plej bonajn nevenkintajn verkojn oni publikigos en la revuo, laŭ aparta konsento kun la aŭtor(in)oj.
10. Ĉiun dubon pri ĉi tiu regularo solvos la juĝantaro laŭ sia bontrovo.
❑

![]()

De frue en decembro 1996 sonas ĉiutage en muzikradioj de la tuta Hispanio disko en Esperanto. La verko mem nomiĝas Esperanto, kaj estas eldonita de WarnerMusic Spain. Ĝi lanĉiĝis internacie en januaro.
La disko konsistas el 10 kantoj tute en Esperanto, kantataj de profesiaj korusoj Bulgaraj kaj Rusaj.
La muziko estas tute sintezila, moderna adapto kaj reverko de klasikaj pecoj ne tre konataj de la ĝenerala publiko. La nura tre konata melodio estas tiu de “Odo al ĝojo” de Beethoven (kanto “La rido”).
La kajero enhavas la originalajn tekstojn en Esperanto kaj tradukojn en la Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala kaj Japana. La aspekto kaj aranĝo estas tre bonkvalitaj.
Kompanio: Warner Music Spain
Disko-numero: 0630-17124-2
![]()

VIDBENDO HAVEBLAS
Ekzempleroj de la vidbendo Al Sud-Aŭstralio/Io neordinara, preparita de Margaret Furness, vendiĝas ĉe Brendan Linnane. Adreso: 28 Redford St, Vale Park SA 5081.
![]()
PLENA KALENDARO DE ESPERANTAJ EVENTOJ
Eventoj publikigas daŭre ĝisdatigatan plenan
kalendaron de Esperantaj eventojLa kalendaran liston vi trovas ĉe la
paĝoj:
www.hungary.net/esperanto/
Ĝi estas havebla ankaŭ per e-poŝto: necesas sendi
simplan mesaĝon al
<w3mail@gmd.de>
kun la enhavo:
get ftp://ftp.hungary.net/pub/esperanto/kalendar.txt
❑
![]()
AMANTOJ DE ASTERIKS
Nova TTT (World Wide Web) -paĝo pri Asteriks, la fame
konata gaŭla heroo, en Esperanto:
http:/www.cs/chalmers.se/~martinw/esperanto/asteriks.html
❑