|

Ŝajnas al mi nesaĝe, instrui ke certa vorto en Esperanto povas esprimi du kontraŭajn signifojn (ESK 18 p.16/17). Ĉu Waringhien tiom malpravis, kiam en 1945 li skribis ke “ĉiu lingva funkcio esprimatu ĉiam per la sama elemento kaj ke tiu ĉi elemento esprimas ĉiam la saman funkcion” (G.Waringhien: A.B.C. d’Espéranto)?
Ni rigardu ĉu la dusenceco vere aplikiĝas al “krom”.
Mi antaŭmetas, ke “krom” ĉiam signifas “plus” kaj ke “escepte de” ĉiam signifas “minus”, “sen”, “ne enkalkulante”. Se tiu regulo ĉiam aplikiĝos, ne ekzistos kazo de escepteco, kaj la lingvo estos regula.
“Krom” estas prepozicio kaj “escepte de” estas prepoziciaĵo: ili enkondukas prepozitivon, ofte adjektan kaj malofte suplementan (same “krome/kroma” kaj “escepte/ escepta” solaj).
La resto (aŭ parto de la resto) de la propozicio (verbo[j], subjekto, kaj aliaj eventualaĵoj) do apud “krom …” indikas la aferon al kiu oni aldonas (= plus) la kromaĵon, dum apud “escepte de …” la resto (aŭ parto de la resto) de la propozicio indikas la aferon el de kiu oni forprenas la “esceptaĵon”. Jen ekzemploj:
1. Mi dormas posttagmeze krom dum la nokto: “dum la nokto” aldoniĝas al “(mi dormas) posttagmeze”.
2. Ŝi manĝis fromaĝon krom la frukto: “la frukto” aldoniĝas al “la fromaĝo”, do “fromaĝo plus frukto”. (t.e. gramatike, sed mense la fromaĝo aldoniĝas al la frukto).
3. Mi dormas je ĉiu posttagmezo escepte de dimanĉe: “dimanĉe” forprenatas el “ĉiu posttagmezo”.
4. Ŝi manĝis la fruktojn escepte de la vinberoj: “la vinberoj” forprenatas el la fruktoj, do “fruktoj minus vinberoj”.
Kie kelkaj Esperantistoj ne konscias pri tiu plus- kaj minus-regulo estas tiam, kiam troviĝas negativaĵo en “la resto” (= la parto ekster la kromaĵo aŭ ekster la esceptaĵo).
Tiel en “ĉie estis nenio krom akvo” temas pri nenio + akvo = akvo; en “Neniu alia vorto krom tiu konvenos” pri neniu alia vorto + tiu (vorto) = tiu vorto; en “Via teksto estas senerara krom unu frazo” = kaj via teksto kaj unu frazo estas seneraraj: sensencaĵo, ĉar devas esti “escepte de unu frazo” = la teksto minus unu frazo.
En “Mi perdis ĉiujn liajn leterojn krom unu” pri ĉiuj leteroj plus unu = sensencaĵo ĉar devas esti “escepte de unu”; en “Mi iros al la urbo morgaŭ, krom se pluvos” pri mia irado morgaŭ plus se pluvos, = sensencaĵo ĉar devas esti “escepte se pluvos” (= morgaŭ minus se pluvos = “morgaŭ se ne pluvos“).
Notu ke la signifoj de “krom” kaj “escepte de” estas (kaj estu) tute klaraj, kaj ke tial nenie bezoniĝas aldoni “ankaŭ”, ĉar “krom” = “ankaŭ” kaj “escepte de” = sen.
Mi ne komprenas kial imiti la kelkajn nelogikaĵojn troviĝantajn en PAG kaj la pli multajn troviĝantajn en PIV. Eble temas pri simpla (kaj simpleca?) nekritikema heroadorado. Aŭ eble pri malkonscia deziro malsimpligi la lingvon por ke ĝi similu al etna lingvo (ankaŭ Zamenhof kelkfoje faris tion!). Kio estas pli simpla kaj regula ol “plus” kaj “minus”, ĉiam aplikeblaj al “krom” kaj “escepte de” (= “malkrom”)?
P.S. La negativaĵoj en la prepozitivoj estas teorie ankaŭ eblaj: Ŝi manĝis la frukton krom nenio = “sen io” = frukto + nenio = frukto, kaj Ŝi manĝis la fruktojn escepte de nenio = “sen nenio” = “la fruktoj minus nenio” = la fruktoj.
![]()
Komento pri “foje” kaj similaj “mallongigitaj adverboj” (v. ESK 22 p.11):
Se la kerno de nova ĝeneralsenca adverbo estas substantivo plus prepozicio, ĉi lastan oni povas forlasi, ekz. dimanĉe. En ĉi tiu kazo temas ne pri plena ĝeneraliĝo (ekz. ke oni povas imagi plurajn malsamsignifajn prepoziciojn: je, post, antaŭ, ĝis dimanĉo), sed pri konvencio inter la Esperantistaro ke oni forlasu nur certan prepozicion.
En la kazo de “dimanĉe” ĝi estas “je” aŭ “en dimanĉo”. Do pro konvencio “dimanĉe” neniam povas signifi “post dimanĉo” aŭ “ĉirkaŭ dimanĉo”.
Oni ofte renkontas tiajn konvenciajn adverbojn elprepozitivajn. Tiel “mane” ĉiam signifas “per la mano”, neniam “en la mano”. Se do la signifo postulas “en (aŭ “sur”) la mano”, oni devas reteni la prepozicion (enmane, surmane).
Ĉe la ankaŭa forlaso de plurindiko kaj de pronomoj adjektivaj tio kreas plurajn mallongajn prepozitivojn, kiuj estas nur adverboj. Se pronoman indikon la signifo postulas, ekz. en “je ĉiu dimanĉo”, oni devas reteni la pronomon: “ĉiudimanĉe”, same kiel “tiudimanĉe” kaj “ĉitiudimanĉe” kaj “venontdimanĉe”. La mankanta prepozicio ĝenerale estas la plej ofte uzata.
Sed kelkfoje ekestas problemeto: “foje”, “tempe”, “hore”. Ĉu “foje” venas el “je tiu fojo” aŭ “je unu fojo” aŭ “je ĉiu fojo” aŭ eĉ “je tiuj fojoj” aŭ “je iuj fojoj” aŭ “je multaj fojoj”? En ĉi tiu kazo estas rekomendite uzi “multfoje”, “unufoje”, “plurfoje”, “ĉiufoje”, “tiufoje”, “iufoje” (= preskaŭ “iam”), “ĉitiufoje”, kaj lasi “foje” por la signifo “iam kaj nur unu fojon”, “en certa iama okazo”, ktp., kiel en “Foje regis reĝo, kiu…”.
❑